Hugo von Hofmannsthal (1874 - 1929) estis aŭstra verkisto kaj dramisto. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.
Apud Arthur Schnitzler li estis la plej influa membro de la avangarda literatura societo Jung-Wien. Post 1902 von Hofmannsthal sin deturnis de la estetikisma tendencoj de tiu skolo kaj intense okupiĝis pri la eŭropa literatura tradicio. En tiu periodo ekestis prilaboroj de antikvaj dramoj (ekzemple "Elektrao" de Sofoklo) kaj de la mezepoka moraleca dramo "Jedermann" ("Ĉiu ajn").
Per "Jedermann" ĉiujare komenciĝas la Festivalo der Salcburgo, kiun kunfondis von Hofmannsthal en la jaro 1920.
Von Hofmannsthal krome verkis libretojn por operoj de Richard Strauss, socikritikajn komediojn, fabelojn, rakontojn kaj eseojn.