Hugues Aubriot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1319 en Hôtel Aubriot (Dijon) |
Morto | 1-an de januaro 1382 (62-jaraĝa) en Sommières |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | juristo |
Verkoj | Bastille |
Hugues AUBRIOT (* ĉ. 1315, † ĉ 1388) estis juristo kaj devenis el monŝanĝista familio de Dijon.
Li estis en 1341 prokuroro de dukoj de Burgund, en 1360 duka vokto de Dijon. Li iĝis la 3-an de decembro 1367 vokto de parizo („Prévôt de Paris“), en 1375 kavaliro.
Aubriot organizis la reĝan administradon en la ĉefurbo, evoluigis la urbon: li konstruigis defluajn kanalojn, plukonstruigis la urbomurojn kaj la „Bastide Saint-Antoine“ (la pli posta Bastille). Li fort-mane agadis por la publika ordo.
Li havis reputacion inter la popolo, malpli ĉe komercistoj kaj intelektuloj de la universitato. Li ĝuis apogon de reĝo Karlo la 5-a, sed perdis la apogon dum regado de la dukoj (1380-1388). Li estis arestita en 1381 pro herezo kaj estis punita je ĝismorta prizono.
Li liberiĝis danke al ribelo de la Maillotin-oj en marto de 1382 kaj fuĝis el la urbo. Li serĉis apogon en Avignon, kie la papo Klemento la 7-a rehabilitis lin en 1383.