Human Rights Campaign (HRC) estas la plej granda interesgrupo kaj politika lobia organizaĵo por samseksemaj rajtoj en Usono.[1] La organizaĵo koncentras sin al la protektado kaj defendado de samseksemaj rajtoj en Usono, ĉefe pri samseksaj edzeco kaj edzineco, kontraŭdiskriminado, protekto kontraŭ krimoj de malamo, kaj aidoso. La organizaĵo subtenas leĝajn proponojn kaj rimedojn por samseksemaj individuoj.
- ↑ Democratic hopefuls pressed on gay issues at forum (10-a de aŭgusto 2007). Alirita 9-a de novembro 2015 .