Humana Societo de Usono | |||||
---|---|---|---|---|---|
neprofitcela organizaĵo ne-registara organizaĵo ![]() | |||||
Komenco | 22-a de novembro 1954 | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Vaŝingtono, Usono | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c) | ||||
La Humana Societo de Usono (angle Humane Society of the United States, mallongigita HSUS) estas organizo bazita en Vaŝingtono fokusita al antaŭenigado de besta bonfarto. Ĝi estas unu el la plej grandaj organizoj en la mondo fokusitaj al bestprotektado, kun 9,5 milionoj da membroj kaj buĝeto de 103 milionoj USD en 2006 [1]. En 2007 ili vidis pliiĝon en kaj membrecaldonoj kaj enspezo, kun 11 milionoj da membroj kaj buĝeto de 160 milionoj USD [2].
La fondintoj de HSUS provis ne duobligi la klopodojn de centoj da lokaj societoj laborantaj por helpi bestojn. Anstataŭe, ĝi decidis trakti kruelecojn je nacia nivelo, provante solvi problemojn pri bestprotekto aplikante strategiojn, rimedojn kaj solvojn preter la kapablo de lokaj organizoj [3].
La HSUS estis fondita en 1954 fare de ĵurnalisto Fred Myers kaj tri aliaj. La plej grandaj grupkampanjoj celas kvar primarajn temojn: bestfabrikbienoj, sportoj kaj distro implikanta perforton al bestoj kaj aliajn formojn de krueleco al bestoj, la peltindustrio, kaj sportĉasadpraktikoj.
HSUS publikigas Animal Sheltering, dumonatan revuon por bestprotektaj profesiuloj [4]. Ĝi ankaŭ prizorgas Rural Area Veterinary Services, programon de liberaj veterinaraj servoj en malriĉaj komunumoj [5].