Humanes [uMAnes] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Ĝi iam nomiĝis Humanes de Mohernando pro sia antikva aparteno al la teritorio Encomienda de Mohernando. La municipo kuŝas sur la ebenaĵo de la valo de la rivero Henares, je 23 km el Gvadalaĥaro, kaj estas en la aktualo unu de la ĉefurboj de la komarko pro sia granda produktado de cerealo. La rivero Henares pasas je ĉirkaŭ 2 km oriente de la municipo, kaj la rivero Sorbe, barita de akvobaraĵo "El Colchón", fluas je simila distanco norde. En ĝia municipa teritorio troviĝas ankaŭ la submunicipoj Cerezo de Mohernando kaj Razbona.
Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 1 784 loĝantoj sur areo de 48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 37,2 loĝantoj/km². La loĝantoj en la hispana nomiĝas humanenses.