Humaoj | |
---|---|
etno | |
Usonaj indianoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La Humaoj (angle Humas people) estas indianaj indiĝenoj el Luiziano, Usono. Ili formas franclingvan indianan tribon ekde la malapero de ilia denaska lingvo dum la franclingva koloniisma epoko (Franca Luiziano). La Humaoj donis sian nomon al la urbo Houma (Luiziano).
La malkovro de petrolo estis atako sur la indiĝenaj rajtoj de la Humaoj. Ili estis forpelitaj de siaj teritorioj kaj ne povis profiti de la financaj gajnoj kiun faris la petrola industrio.
La Humaoj formas komunumon de proksimume 15 000 personoj.
Meze de la 20-a jarcento la United Houma Nation organizis sin en loka registaro kaj organizis balotojn. Ili estas fine agnoskitaj en oktobro 2014 fare de la federacia registaro de Usono.