Marŝalo Humberto de ALENCAR CASTELO BRANCO, diktatoro (oficiale "nomita prezidento") de Brazilo (1964-1967), naskiĝis en Fortaleza en la 20-a de septembro de 1900 kaj mortis en la 18-a de julio de 1967. Li estis filo de generalo Cândido Borges Castello Branco.
Nomita ĉefo de Terarmea Stabo de João Goulart en 1963, Castelo Branco estis unu el ĉefoj de puĉo de 31-a de marto de 1964. Nomita prezidento de armeo kaj trudita al parlamento (kunvokita nur tiucele) en la 15-a de aprilo de 1964, regis ĝis la 15-a de marto de 1967.
Dum lia prezidenteco, li malpermesis la politikaj partioj, prezentis novan konstitucion, malfermis parlamenton kaj malpermesis opiniojn kontraŭ registaro ("krimoj de opinio"). Li kreis du instituciajn agojn kaj leĝdonis per leĝdekretoj kaj sekretaj dekretoj. Sekretaj dekretoj permesis ke io estis krimo, sen ke neniu scias, sekve, neniu scias kio estis krimo aŭ ne. Li ankaŭ kreis novan kurzon Cruzeiro novo kaj ordonis stampi novajn monerojn.
Ĝi mortis per aerakcidento tuj post eksigi.