La humero (latine humerus) estas ĉe la vertebruloj la osto de la supra parto de la brakoj (respektive de la antaŭaj kruroj de iuj bestoj). Ĝi do situas inter la ŝultro kaj la kubuto. Ĉar la brako estas para organo, do en sana stato troviĝas dufoje en unu organismo, simetrie dekstre kaj maldekstre, en normala stato ankaŭ troveblas du humeroj. Ĉe la birdoj la du humeroj estas la esenca ostoj de la flugiloj: La birdaj humeroj estas aparte stabilaj, kvankam ĝenerale kavernaj kaj plenigitaj per pneŭmosakoj, por esti laŭeble malpezaj malgraŭ maksimuma stabileco.
(jen traduko el la franca artikolo)
La humero (de la latina humerus , "ŝultro") estas parigita kaj nesimetria osto de la supra membro. Ĝi konsistigas la skeleton de la brako (inter la ŝultro kaj la kubuto). Ĝi estas longa osto konsistanta el diafizo kaj du epifizoj kiuj artikulacias supre kun la skapulo tra la glenohumera artiko, kaj malsupre kun la du ostoj de la antaŭbrako, la ulno kaj la radiuso per la humero-ulnaraj kaj humero-radiaj artikoj.