Hungaria Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
Budapest, strato Thököly numero 60 | ||
![]() | ||
ne-registara organizaĵo landa asocio de UEA Esperanto-eldonejo ![]() | ||
Lando(j) | Hungario vd | |
Sidejo | Budapeŝto ![]() | |
Tipo | neregistara organizaĵo | |
Estr(ar)o | Erzsébet Mária Eszes prezidanto, Edit Lindwurm ĝenerala vicprezidanto, János Nagy ekonomia vicprezidanto, estrarano: József Eszényi | |
Lingvoj | ||
Retejo | http://esperantohea.hu/hea/news.php | |
La Hungaria Esperanto-Asocio, mallongigite HEA (hungare: Magyarországi Eszperantó Szövetség, MESZ) estas kultura organizaĵo, kiu subtenas kaj helpas la instruadon de lingvo Esperanto, kaj por tio ĝi eĉ mem organizas kursojn, programojn, respektive ankaŭ kadre de internacia kunlaboro ĝi helpas la lingvoinstruadon. La asocio oficiale deklariĝis komunutila.
La nomo de la asocio estis Societo de Hungaraj Esperantistoj inter 1902 kaj 1906, Hungara Esperanto-Organizaĵo 1906–1911, Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio 1911–1950, Tutlanda Esperanto-Konsilantaro 1950–1955, Hungara Esperanto-Asocio 1960–1991, kaj ekde 1991 kun la nuna nomo.