Hungario en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
178 sportistoj en 20 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Krisztián Tóth kaj Blanka Böde–Bíró (inaŭguro) Tamara Csipes kaj Kristóf Milák (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #14 |
oro 6 |
arĝento 7 |
bronzo 6 |
sumo 19 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La sportista teamo de Hungario konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 28-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895.
Konkuris sume 170 hungaraj atletoj en 20 sportaj disciplinoj. Antaŭ la evento la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la ĵudisto Krisztián Tóth kaj la manpilka golulino Blanka Böde–Bíró. En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la kajakistino Tamara Csipes, kiu en Parizo kolektis du arĝentajn kaj bronzan medalojn, kaj la naĝisto Kristóf Milák, kiu kolektis oran kaj arĝentan medalojn.
La teamo sume atingis 19 medalojn, 6 orajn, 7 arĝentajn kaj 6 bronzajn, kaj sekve ricevis la 14-an rangon.