Hungario en la Somera Olimpiko 2008 | ||||
Somera Olimpiko 2008 en Pekino | ||||
Flagtenanto: | Zoltán Kammerer | |||
Sportistoj | 171 en 18 fakoj | |||
Medaloj rango: 21 |
Oro 3 |
Arĝento 5 |
Bronzo 2 |
Sume 10 |
La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino havis 171 sportistojn. Ili partoprenis en 18 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Zoltán Kammerer. La sportistoj atingis 3 orajn, 5 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 21-an rangon.
Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895.