Hunting High and Low estas la unua albumo de la norvega muzikgrupo a-ha. Ĝi estis lanĉita en 1985, kaj enhavis la furorkanton Take on Me.
La produktisto de la albumo estis Tony Mansfield, krom la kantoj Take on Me kaj The Sun Always Shines on T.V., kiuj estis produktita de Alan Tarney, kaj krom Love is Reason, kiu estis produktita de John Ratcliff kun a-ha.
La albumo estis miksita de John Ratcliff kun a-ha, escepte de Hunting High and Low kaj Living a Boy's Adventure Tale, kiuj estis miksitaj de John Ratcliff.