Hyundai

Hyundai
aŭtomobilo-faranta firmao • organizaĵokompaniopublika kompanio • aŭtomobilmarko vd
Dum 29-a de decembro 1967 - nekonata/nuntempe
Jura formo 주식회사
Fondintoj Jeong Ju-yung vd
Ĉefestro(j) Chung Eui-sun vd
Sidejo Seulo
Lando Sud-KoreioGermanio
Estr(ar)o Chung Eui-sun
Agokampo kamionoaŭtomobilo
ISIN-kodo USY384721251
Posedata de Hyundai Mobis • Chung Mong-koo • Nacia Pensia Servo • Chung Eui-sun vd
filiaj kompanioj Hyundai Motor India Limited • Hyundai Motor Manufacturing Alabama • Hyundai Capital • Hyundai Card • Hyundai Rotem • Hyundai Motor America • Hyundai Motor Manufacturing Czech • Hyundai Motor Europe GmbH • Hyundai Assan Otomotiv • Hyundai Transys • Boston Dynamics • Hyundai N • Ioniq vd
Posedataj kompanioj Beijing Hyundai • Kia Motors • Hyundai Engineering and Construction • Hyundai WIA • Hyundai AutoEver • Hyundai Rotem • Hyundai Steel • Hyundai Glovis • Rimac Group • Hyundai vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Hyundai Motor Company estas la nomo por aŭtomobilfabrikisto de Hyundai Kia Automotive Group en Sud-Koreio. Kun Kia Motors ĝi estis la kvara plej granda fabrikisto de aŭtomobiloj en la mondo, en 2009.

Vendo-butiko de Hyundai en Belo Horizonte, Brazilio.

Fondita en 1967 en Seulo, Sud-Koreio, de Chung Ju-yung, prezidanto de chaebol ("granda industria grupo") Hyundai Engineering and Construction Company, nun ĝi havas en Ulsan fabrikon kun produktkapableco de 1,6 milionoj da aŭtomobiloj jare. Hyundai Motor Co. havas 65 000 dungitojn en la tuta mondo.

Sidejo de Hyundai Motor Company en Jongno-gu, Seulo, Sud-Koreio.

Nuntempe ĝi ankaŭ fabrikas veturilojn en Kanado, Hindio, en Nošovice (Ĉeĥio), Turkio, Egiptio kaj Popola Respubliko de Ĉinio, sed vendas ĝiajn produktojn en la tuta mondo, inkluzive en la grava merkato de la Eŭropa Unio, Usono kaj Rusio. En Brazilio, Brazila grupo CAOA asemblas la antaŭan version de Hyundai Tucson kaj la kamionon H-100.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne