I vitelloni | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | I vitelloni |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 1953 |
Ĝenro | rakonto pri plenkreskiĝo, komedia filmo, drama filmo |
Kameraado | Otello Martelli |
Reĝisoro(j) | Federico Fellini |
Produktisto(j) | Lorenzo Pegoraro |
Scenaro | Federico Fellini • Ennio Flaiano • Tullio Pinelli |
Filmita en | Romo • Florenco • Viterbo • Ostia |
Loko de rakonto | Italio |
Muziko de | Nino Rota |
Rolantoj | Alberto Sordi • Franco Fabrizi • Franco Interlenghi • Leopoldo Trieste • Leonora Ruffo • Claude Farell • Carlo Romano • Enrico Viarisio • Paola Borboni • Lída Baarová • Vira Silenti • Achille Majeroni • Silvio Bagolini • Lilia Landi • Franca Gandolfi • Lino Toffolo • Riccardo Fellini • Jean Brochard • Gustavo De Nardo • Riccardo Cucciolla • Gigetta Morano |
IMDb | |
I vitelloni (Itallingva prononco: [i vitelˈloːni]; signife "la diboĉuloj") estas itala komedi-drama filmo de 1953 reĝisorita de Federico Fellini laŭ scenaro de Fellini, Ennio Flaiano kaj Tullio Pinelli. La filmo lanĉis la karieron de Alberto Sordi, nome unu el la postmilitaj italaj plej gravaj kaj popularaj komikistoj, kiu stelulas kun Franco Fabrizi kaj Franco Interlenghi en historio de kvin junaj italoj en la mejloŝtonaj turnopunktoj de siaj vivoj en malgrandaj urboj.[1] Agnoskita kiel centra verko en la arta evoluo de la reĝisoro, la filmo havas diversajn membiografiajn elementojn kiuj spegulas gravajn sociajn ŝanĝojn en la Italio de la 1950-aj jaroj.[2] La filmo ricevis kaj la Arĝentan Leonon de la Kina Festivalo de Venecio en 1953, kaj nomumon por Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Scenaro en 1958,[3] la sukceso de la filmo restaŭris la reputacion de Fellini post la komerca malsukceso de Lo sceicco bianco (1952).