IATE (terminologio)

IATE (angle Inter-Active Terminology for Europe - lit. "Interaktiva Terminologio por Eŭropo") estas plurlingva terminologia datumbazo kun terminoj uzataj en dokumentoj de la Eŭropa Unio. Ĝi estas alirebla senpage[1]. La projekto estis lanĉita en 1999 por disponigi ununuran aliron al ĉiuj rimedoj pri terminologio de EU por simpligi aliron al informoj, kaj ankaŭ por certigi normigon inter EU-instancoj. Somere 2004 la datumbazo komencis esti uzata de institucioj kaj agentejoj de EU.

  1. (en) About IATE

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne