IJK 2000 | ||
---|---|---|
Loko | Honkongo, ![]() | |
Ekde | 5-a de aŭgusto 2000 | |
Ĝis | 12-a de aŭgusto 2000 | |
Oficiala retejo | www | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 56-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Honkongo (Ĉinio) inter la 5-a kaj la 12-a de aŭgusto 2000. Laŭ la Jarlibro de UEA ĉeestis 200 personoj; laŭ la kongresa retpaĝaro[1] ĉeestis pli ol 150 kongresanoj, krom tagvizitantoj, kaj entute aliĝis kaj pagis 180 partoprenantoj el 24 landoj. Ĉeforganizanto estis honkonga esperantisto Bill Mak.[2] Al la kongreso invitis Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kunlabore kun Honkonga Junulara Esperanto-Asocio kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio, kaj la organizadon ankaŭ signife subtenis la Honkonga Esperanto-Asocio.