IJK 2016 | ||
---|---|---|
Loko | Vroclavo, Malsuprasilezia Provinco, ![]() | |
Ekde | 16-a de julio 2016 | |
Ĝis | 23-a de julio 2016 | |
Organizanto | Pola Esperanto-Junularo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | |
Oficiala retejo | ijk2016 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 72-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2016 en Vroclavo, Pollando. La urbo estis elektita de la Estraro de TEJO en retkunsido la 17-an de novembro 2014 kaj la decidon oni anoncis publike la 19-an de novembro 2014.[1][2] Oficialaj patronoj estas la Pola Konsilio de Junularaj Organizoj kaj la urbo Vroclavo.
La kongreson organizis TEJO kun sia landa sekcio en Pollando, Pola Esperanto-Junularo. Inter la organizantoj estis:
En la sama jaro la 101-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Nitro, Slovakio.