IKEA | ||
---|---|---|
furniture store chain • varomarko vd | ||
Dum | 28-a de julio 1943 - nekonata/nuntempe | |
Fondintoj | Ingvar Kamprad vd | |
Agokampo | ready-to-assemble furniture • matraco • hejma ilo • meblo • kuirilo • interior decoration • linens • sofo | |
TTT | Oficiala retejo | |
IKEA estas transnacia sveddevena firmao kiu ĉefe vendas meblojn kaj aliajn loĝejovarojn. En aŭgusto 2009 la firmao havis 301 vendejojn en 37 landoj. La plej multaj situas en Eŭropo, la aliaj en Usono, Kanado, Azio kaj Aŭstralio.
Oni diras ke la IKEA-katalogo, kiu enhavas proksimume 12.000 produktojn, tuj post la Biblio estas la plej disvastigita libro en la mondo. Ĝi estas eldonita en 27 malsamaj lingvoj, kaj estas konsiderata kiel la plej grava reklama rimedo por IKEA.