IKUE-Kongreso estas la ĉefa aranĝo organizata de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Ĝis 2018 ĝi okazis preskaŭ ĉiujare, kutime alterne kiel kongreso de IKUE sola kaj kiel komuna kongreso de IKUE kaj KELI (Ekumena Esperanto-Kongreso). En la postaj jaroj, la kongresoj okazis nur virtuale.
Al la programo de IKUE-Kongreso apartenas ĉiutagaj Diservoj, prelegoj pri la kongresa temo kaj kunsidoj, sed ankaŭ distra programo el ekskursoj, muzikaj koncertoj, teatraĵoj, skeĉoj de junuloj kaj popolaj dancoj.
La unua IKUE-Kongreso okazis en 1910 en Parizo. Kadre de ĝi IKUE estis fondita. La malfermon de tiu kongreso ĉeestis preskaŭ 600 homoj. La tria de 1912 estis en Budapeŝto.
Kutime IKUE-Kongreso havas ĉirkaŭ 150 ĝis 300 partoprenantojn el ĉirkaŭ 20 landoj. La verŝajne ĝis nun plej granda IKUE-Kongreso estis la 37-a Kongreso en 1977 en Częstochowa (Pollando) kun pli ol 700 partoprenantoj, kadre de kiu la posta papo Johano Paŭlo la 2-a planis celebri meson en Esperanto.
En 2010, IKUE okazigis sian 63-an Kongreson en Parizo. Ĝi do revenis al la loko de sia fondiĝo por festi sian centjariĝon.