ISO 3166-2:CA | |
---|---|
Kanado | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | CA |
Trilitera kodo | CAN |
Cifera kodo | 124 |
ISO 3166-2:CA estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Kanadon. La kodojn havas dek provincoj kaj tri teritorioj. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas CA, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Kanado. La dua parto estas du literoj. Tiuj kodoj estas vaste uzataj en Kanado, interalie en poŝtaj adresoj.