ISO 3166-2:CZ | |
---|---|
Ĉeĥio | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | CZ |
Trilitera kodo | CZE |
Cifera kodo | 203 |
ISO 3166-2:CZ estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Ĉeĥion. Ekzistas du niveloj de subunuoj, kiuj havas la kodojn de ISO 3166-2:CZ: la ĉefurbo kaj 13 regionoj, kiuj enhavas 76 distriktojn. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas CZ, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Ĉeĥio. La dua parto estas du ciferoj por regiono (ĉeĥe kraj) kaj por distrikto tri signoj: la du unuaj estas la dua parto de la kodo de tiu regiono, en kiu troviĝas la distrikto, kaj la tria signo estas cifero aŭ litero.