ISO 3166-2:JO | |
---|---|
Jordanio | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | JO |
Trilitera kodo | JOR |
Cifera kodo | 400 |
ISO 3166-2:JO estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Jordanion. La kodojn havas la 12 gubernioj (muhafazat, singulare muhafazah). Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas JO, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Jordanio. La dua parto estas du literoj.