ISO 3166-2:LV | |
---|---|
Latvio | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | LV |
Trilitera kodo | LVA |
Cifera kodo | 428 |
ISO 3166-2:LV estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Latvion. La kodojn havas 9 respublikaj urboj kaj 110 komunumoj aŭ municipoj (latve plurale nomadi, singulare nomads), estas unu nivelo de kodoj. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas LV, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Latvio. La dua parto estas tri ciferoj por komunumo kaj tri literoj por respublika urbo.