![]() | |
---|---|
Mongolio | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | MN |
Trilitera kodo | MNG |
Cifera kodo | 496 |
ISO 3166-2:MN estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Mongolion. En ĝi estas difinitaj kodojn por la 21 provincoj (mongole singulare nomataj Аймаг, "ajmag", ankaŭ tradukeble per la termino "triboj") de Mongolio kaj aldone por la nacia ĉefurbo Ulan-Batoro. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas MN, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Mongolio. La dua parto estas tri ciferoj por provinco kaj la cifero 1 por la ĉefurbo. La kodoj ekzistas senŝanĝe ekde 1998.