ISO 3166-2:NC | |
---|---|
Nov-Kaledonio | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | NC |
Trilitera kodo | NCL |
Cifera kodo | 540 |
La ISO-kodo por Nov-Kaledonio konsistas ekskluzive el la ISO-kodo "NC" por Nov-Kaledonio. Ne ekzistas pliaj subkodoj.
La kodo identas al la landokodo laŭ la normo ISO 3166-1.[1][2]
La aktuala landokodo ekde la unua publikigo en la jaro 1998 ne estis ŝanĝita.
Estante transmara kolektivo de Francio (kun escepta statuso), la teritorio Nov-Kaledonio ankaŭ listiĝas sub la kodo FR-NC en la listo ISO 3166-2:FR por Francio.[3]