Ian Khama | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1953 (71-jaraĝa) en Chertsey |
Lingvoj | cvana |
Ŝtataneco | Bocvano |
Alma mater | Reĝa Milita Lernejo Sandhurst Waterford Kamhlaba (en) Universitato de Bocvano |
Familio | |
Patro | Seretse Khama |
Patrino | Ruth Williams Khama (en) |
Frat(in)o | Tshekedi Khama II (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto piloto |
Seretse Ian Khama, (naskita en februaro 1953[1] inter la jaroj 2008 kaj 2018 estis la ŝtata prezidanto de Bocvano. Li estis vicprezidanto ekde la 13-a de julio 1998. Post la retiriĝo de la antaŭ prezidanto Festus Mogae je la 1-a de aprilo 2008 Ian Khama fariĝis prezidanto.
Ian Khama estas la unue naskita filo de Seretse Khama, la patro de la sendependeco de Bocvano kaj unua politika gvidanto de la lando post la sendependeco kaj lia edzino Ruth Williams Khama. Tiel Ian Khama ankaŭ estas la ĉefo de la tribo de la bamangvatoj.
En aprilo 2022, Ian Khama estis alvokita de la justeco de sia lando. La eksa ŝtatestro estas akuzita, interalie, pri kontraŭleĝa posedo de pafilo. La kazo devenas de 2016.