Ĉi tiu artikolo temas pri la movado de identecanoj, organizita politika movado en pluraj landoj. Por informoj pri identeca politiko, politika starpunkto, vidu la artikolon Identeca politiko.
La identisma movado aŭ identecanoj estas post-duamondmilita eŭropa ekstremdekstra[1][2] politika ideologio asertanta la rajton de eŭropanoj kaj eŭropdevenaj popoloj je la kulturo kaj teritorioj, kiuj laŭaserte apartenas ekskluzive al ili. Ĝia ideologio, devena el Francio kaj konstruita sur ontologiaj ideoj de la moderna germana filozofio, estis formulita ekde la 1960-aj jaroj de eseistoj kiel Alain de Benoist, Dominique Venner, Guillaume Faye kaj Renaud Camus, kiujn oni opinias la intelektaj gvidantoj de la movado.
Kelkaj identecanoj eksplicite advokatas ideojn ksenofobiajn kaj rasismajn, sed la plej multaj limigas sin en siaj publikaj elpaŝoj al pli milde formulitaj eldiroj. Kelkaj el ili pledas por la kreo de blankulaj etno-ŝtatoj, el kiuj ekskludiĝus enmigrantoj kaj ne-blankaj loĝantoj.[13][14] La germania Federacia Oficejo pri Protekto de Konstitucio taksis la identisman movadon ekstremdekstra en 2019.[15]
↑François, Stéphane (2017). “La Nouvelle Droite et le nazisme. Retour sur un débat historiographique”, Revue Française d'Histoire des Idées Politiques46 (2), p. 93–115. doi:10.3917/rfhip1.046.0093.
↑Camus 2019, p. 73: "Although this is questionable, de Benoist and Dominique Venner are also seen as the forefathers of the “identitarian” movement in Europe."
↑Schlembach, Raphael. (2016) Against Old Europe: Critical Theory and Alter-Globalization Movements. Routledge, p. 134 [htt://books.google.com/books?id=LMfeCwAAQBAJ&]. ISBN 9781317183884.
↑Antifa, alt-right, white supremacy: A glossary of terms to know (angle). Alirita 2017-10-20 . “Identitarianism: A white nationalist movement with roots in Europe, popularized in the United States in the last couple years through groups like Identity Evropa fliering college campuses.”.