Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar la lingvaĵo estas subkvalita. Sole la unua frazo de la listo "La Pacpremio estis donita en 1995 al la taiwan-a Ĉambro de Reprezentantoj, ĉar li pruvis, ke politikistoj atingas pli de reciprokaj atakoj ol de militoj" enhavas tri erarojn: taiwan-a? li? pli de reciprokaj atakoj ol de militoj? -- Kaj necesas ĝenerala revizio: Kiun rilaton al la temo ekz. havas la foto de japana statuo sen ajna priskribo maldekstre sube??.
Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
En 2000, la Ig-Nobel-premion pri fiziko ricevis esploristoj Andre Geim (Radboda Universitato en Nimego) (kiu ankaŭ gajnis la Nobel-premion pro la invento de grafeno), kaj Michael Berry (Universitato Bristol) pro magneta levitacio de vivanta rano .La artaĵo "Flamingo el rizkokora plasto", kiu gajnigis al ĝia kreinto Don Patherston la Ig Nobel-premion pri arto en 1996. Ĉi tiu premio pro verko estas mejloŝtono en la donado de la Ig Nobel-premioj, ĉar la unuan fojon la gajninto de la premio efektive venis al la ceremonio por ricevi la premion.Jacques Chirac, prezidanto de Francio, gajninto de la pacpremio Ig Nobel 1996 pro nukleaj testoj en la 50a datreveno de la nuklea bombado de Hiroŝimo per bombo nomita Little Boy
La Ig-Nobel-premio (el la angla: ignoble = aĉa, hontinda, fia) estas satira, parodia distingo, kiun oni donas ĉe la Universitato Harvard en Kembriĝo antaŭ la transdono de la veraj Nobel-premioj por strangaj, superfluaj, malgravaj aŭ ridindaj esplorrezultoj. Oni kelkfoje nomas ĝin "Anti-Nobelpremio".
La ĵurio formiĝas el kunlaborantoj de la scienca humura magazino "Annals of Improbable Research" kaj personoj de la Universitato de Harvard kaj Radcliffe.