Igarka | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() la loka flughaveno
| |||||
urbo setlejo haveno ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | ![]() | ||||
Poŝtkodo | 663200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 559 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 178 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 67° 28′ N, 86° 34′ O (mapo)67.46666666666786.566666666667Koordinatoj: 67° 28′ N, 86° 34′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 20 m [+] | ||||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
| |||||
Igarka (ruse Игарка) estas havenurbo en la Krasnojarska regiono de la Rusia Federacio (Rusio). Ĝi geografie situas en orienta Siberio. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 3 559 loĝantoj sur areo de 20 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 178 loĝantoj/km².
La urbo situas ĉe la rivero Jenisejo, 163 km norde de la polusa cirklo. Ĝi akiris fifamon kiel orienta finstacio de la Poluscirkla fervojo, kiun volis konstruigi Josef Stalin. En la jaro 1939 la urbo havis 23,6 mil loĝantojn, en 1959 estis 14,3 mil, kaj en 2005 ankoraŭ 8 045 loĝantoj: aktuala nombro videblas komence de la teksto kaj en la informkesto.
Igarka estis fondita en 1927 kiel sega uzino kaj haveno por lignoeksporto. Ĝi estas urbo ekde 1931.
Oni volis konstrui fervojan linion de Saleĥard ĝis Igarka dum 1200 km. La konstruado daŭris de 1949 ĝis 1953 kaj ne estis finita.
Igarka estis granda lignoeksporta urbo, oni malkovris en 1988 naftokampojn ĉe Vankor (Ванкор, d:Q478671), 130 km okcidente de Igarka.
Diferenco inter la loka krasnojarska tempo (horzono UTC+07:00) kaj la moskva tempo estas 4 horoj.