Ignoratio elenchi

Ignoratio elenchi (el la latina) estas argumenta eraro, dum kiu la porparolanto citas argumenton, kiu mem pravas, sed ne havas argumentan bazon por la originala afero. Ĝi estas uzata - se intence - plej ofte por misgvidi atenton aŭ konfuzi kunparolanton.

Oni nomas tion en la angla ruĝa haringo („red harring”). Tiu esprimo venas eble el tio, ke oni uzis fumitan haringon por misgvidi la spursekvajn hundojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne