Igor Sisojev

Igor Sisojev
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1970 (1970-09-28) (54-jaraĝa)
en Almato
Lingvoj rusa
Loĝloko Moskvo
Ŝtataneco Rusio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moskva Ŝtata Teknika Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komputosciencisto
programisto
inĝeniero
entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.sysoev.ru/
vdr

Igor Vladimiroviĉ Sisojev (ruse Игорь Владимирович Сысоев, n. la 28-an de septembro 1970 en Almato, Kazaĥstano, tiutempe en la Kazaĥa SSR de Sovetunio) estas rusia programaro-inĝeniero. En oktobro 2004, li publikigis la projekton Nginx - retservilo, inversa prokurilo kaj HTTP-kaŝmemorprogramo. Samtempe li fondis samnoman firmaon "Nginx".

Igor Sisojev kreskis kaj pasigis la mezlernejajn jarojn en sia naskiĝurbo Almato. Li diplomiĝis ĉe la Moskva Ŝtata Teknika Universitato "Bauman" en 1994. Ekde la diplomiĝo, li loĝas en Moskvo.

La 13-an de decembro 2019, Sysoev estis arestita fare de la aŭtoritatoj koncerne pretendon pri kopirajto, surbaze ke Sysoev estis dungito de la firmao Rambler en la 2000-aj jaroj kiam li skribis la fruajn versiojn de Nginx. La 16-an de decembro 2019, rusa ŝtata kredita banko Sberbank, kiu posedas 46,5 procentojn de Rambler, kunvokis eksterordinaran kunvenon de la estraro de Rambler petante la administran teamon de Rambler peti rusajn policagentejojn ĉesigi la traktadon de la krimproceso, kaj komenci intertraktadojn kun Nginx kaj ĝia intertempa posedanto F5 Networks en Seatlo, Vaŝingtonio, Usono.

La 18-an de januaro 2022, estis sciigite ke Igor Sisojev forlasis Nginx kaj F5 "por pasigi pli da tempo kun siaj amikoj kaj familio".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne