Il sogno di Scipione | |||||
---|---|---|---|---|---|
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | itala lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 18-a jarcento | ||||
| |||||
Il sogno di Scipione, K. 126, estas drameca serenado unuakta (azione teatrale) komponita de Wolfgang Amadeus Mozart por libreto de Pietro Metastasio, kiu estis bazita sur la libro Somnium Scipionis de Cicerono; la libreto de Metastasio estis muzikigita kelkajn fojojn. Mozart origine komponis la verkon estante 15-jaraĝa por sia patrono, la Princo-Ĉefepiskopo Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach. Post la morto de la episkopo antaŭ la verko estu ludita, Mozart dediĉis ĝin al la sukcedanto de Schrattenbach, nome grafo Colloredo. La verko ricevis privatan ludon en la Palaco de la Ĉefepiskopo en Salcburgo la 1an de Majo 1772, kvankam ne kompleta. Nur unu ario, la fina koruso kaj la recitativo dediĉante ĝin al la nova Princo-Ĉefepiskopo estis luditaj. Estas tre malverŝajne ke ĝi estis iam ludita kompleta dum la vivo de Mozart.[1]
La agado okazas en Afriko, en la regiono en kiu regis Masiniso. La ĉefrolulo estas Scipiono Afrika la Juna, modelo de politikisto por Cicerono. Dumsonĝe Skipio parolas kun diinoj Fortuna kaj Costanza kaj poste aperas liaj prauloj inter kiuj Skipio Afrika.