Ilerdo | |||||
---|---|---|---|---|---|
flago | blazono | ||||
![]() La Malnova Katedralo | |||||
municipo de Katalunio | |||||
| |||||
Oficiala nomo | Lleida | ||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Aŭtonoma Komunumo | ![]() | ||||
Provinco | Ilerdo | ||||
Komarko | Segrià | ||||
Poŝtkodo | 25001–25008 | ||||
Areo | 155 km² | ||||
Alteco | 238 m. | ||||
Distanco | 130 km de Barcelono | ||||
Loĝantaro | 144 739 loĝ. (2024) | ||||
Riveroj | Segre | ||||
Retejo | https://www.paeria.cat/ | ||||
Koordinatoj | 41° 37′ N 0° 37′ O / 41.617 °N, 0.617 °O (mapo) | ||||
![]() ![]() | |||||
Ilerdo (laŭ la latina origina nomo Ilerda) aŭ Lejdo[1] (Lleida en kataluna lingvo) estas urbo en Katalunio, Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco (la plej okcidenta en Katalunio) kaj de distrikto (comarca) Segrià.
Ĝi estis sidejo de unu el la unuaj eŭropaj universitatoj, kvankam ĝi poste perdis gravecon.
Ĝi situas ĉe la rivero Segre kaj posedas tre bonan komunikeblecon, situanta mezvoje de Zaragozo kaj Barcelono.