Illinois Jacquet | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jean-Baptiste Jacquet |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1922 en Broussard |
Morto | 22-an de julio 2004 (81-jaraĝa) en Kvinzo |
Mortokialo | Korinfarkto ![]() |
Tombo | Woodlawn Cemetery ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Wheatley High School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | jazz saxophonist (en) ![]() bandestro muzikisto kantisto komponisto saksofonisto ![]() |
Illinois Jacquet (fakte Jean-Baptiste Jacquet; * 31-an de oktobro 1922 en La Broussard[1], Luiziano; † 22-an de julio 2004 en Novjorko) estis fama ĵazmuzikisto. La tenorsaksofonisto estis konata pro siaj stiltranspaŝaj ideoj kaj komponaĵoj kaj ludis kun preskaŭ ĉiu ĵaz- kaj blusfamulo siatempa.
Li famiĝis en 1942 pro sia 80-sekunda soloo en Flying Home de Lionel Hampton. Ekde 1981 li koncertis kun sia propra bandego. Jacquet validis kiel unu el la plej grandiozaj saksofonistoj de la ĵazhistorio. Al pli vasta publiko li konatiĝis en 1993, kiam li kune kun la tiama prezidanto de Usono kaj ŝatokupa saksofonisto Bill Clinton ludis duope okaze de ties solena enoficiĝo. Lastan fojon li koncertis 16-an de julio 2004 en Novjorko; ses tagojn poste li mortis pro korinfarkto.