Imhotepo

Imhotepo
Bronza statueto en Muzeo Luvro
Bronza statueto en Muzeo Luvro
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 2650-2600
en Antikva Egiptio
Morto
en Antikva Egiptio
Lingvoj egipta
Ŝtataneco Antikva Egiptio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Khereduankh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto
astronomo
inĝeniero
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Imhotepo (greke Ἰμούθης) estis egipta erudiciulo kiu meritas esti konsiderita historia arketipo de la tutfakulo; saĝulo, kuracisto, astronomo, kaj la unua arkitekto konata en la historio (ĉ. 2690 - 2610 a. K.). [1]

Alta sacerdoto de Heliopolo, estis veziro de la faraono Neĉerĥet Ĝeser (Ĝoser), kaj dezajnis la ŝtupan piramidon de Sakkara, dum la 3a dinastio. La signifo de la vorto Imhotep estas «tiu kiu venas pace».[2]

Li estis la unua sciencisto kies nomo supervivis la forajn jarcentojn. Li ne nur estis kuracisto sed ankaŭ astronomo kaj arkitekto: tio ŝi indikas ke li havis la sufiĉajn sciojn pri aritmetiko kaj geometrio por mastri tiujn materiojn.

La honoraj titoloj atribuitaj al Imhotep estas:

Citaĵo
 Trezoristo de la reĝo de la Suba Egiptio, Unua post la reĝo de la Supra Egiptio, Administranto de la Granda Palaco, Sinjoro heredanto, Alta sacerdoto de Heliopolo, Imhotepo la konstruanto, skulptisto, faranto de ŝtonaj ujoj... 
— Enskribaĵo sur bazo de statuo de Ĝoser, eltrovita en Sakkara.

Antaŭ ol li, neniu alia havis sian nomon sur enskribaĵo apud tiu de la faraono, kaj inter liaj titoloj ne peras kuracisto sed ja uj-faristo.

  1. Asimov, Isaac: Enciclopedia biográfica de ciencia y tecnología (1987) , Madrido, paĝ. 1.
  2. Orlando Mejía Rivera Kritika enkonduko en la historion de la medicino. Universitato Caldas, 1999; paĝ. 447. ISBN 958-8041-19-8.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne