Immanuel Maurice WALLERSTEIN ([ˈ|w|ɔː|l|ər|s|t|iː|n];[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1930, mortis la 31-an de aŭgusto 2019) estis usona sociologo kaj ekonomiko-historiisto. Li estas eble plej bone konata pro la disvolvo de la ĝenerala alproksimigo en sociologio, kiu kondukis al la apero de lia teorio de la mondaj sistemoj[2], kun kritika teorio de la internaciaj rilatoj.
Surbaze de longa historia-ekonomia analizo, Wallerstein argumentis, ke kapitalismo troviĝas en sistema krizo, kiu fariĝas ĉiam pli akra kaj finfine neeltenebla. La nuna sistemo ĉerpas aldonan valoron el krudmaterialoj sen iam ajn konsideri la naturmediajn kostojn.
Li estis veterana esploristo en Universitato Yale en 2000 ĝis sia morto en 2019, kaj publikigis dumonatajn komentariojn pere de Agence Global pri mondaj aferoj de oktobro 1998 ĝis julio 2019[3][4].
Li estis la 13-a prezidanto de la Internacia Sociologia Asocio (1994-1998)[5].