Imperia Milita Muzeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
The Imperial War Museum | |||||
milita muzeo nacia muzeo | |||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Situo | Southwark | ||||
Adreso | Lambeth Road | ||||
Estiĝo | 1917 | ||||
Malfermo | 1917 | ||||
Direktoro | Diane Lees | ||||
Koordinatoj | 51° 29′ 45″ N, 0° 6′ 31″ U (mapo)51.495831-0.10866200000001Koordinatoj: 51° 29′ 45″ N, 0° 6′ 31″ U (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 320 542 (2021) | ||||
Parto de | Imperiaj Militaj Muzeoj vd | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.iwm.org.uk | ||||
La Imperia Milita Muzeo (IMM, angle Imperial War Museum) aŭ efektive La Imperiaj Militmuzeoj estas kvin malsamaj britaj muzeoj, kun milito kiel sia temo. La plej granda estas la muzeo en Londono, kiu estas unu el la plej gravaj militmuzeoj en la mondo [1]. LA IMM elmontras militajn veturilojn, armilojn, militajn artefaktojn kaj diversajn aliajn aferojn de armitaj konfliktoj, en kiuj Britio estis implikita. En 2006, pli ol 700,000 homoj vizitis la muzeon.
La muzeo estas ornamita per du 38 cm kanonoj ekstere, kaj kun kelkaj aviadiloj kaj tankoj interne. Granda komplekso kun detalaj informoj kaj priskriboj ĉefe pri la du Mondmilitoj. Por la krom-interesiuloj, ekzistas ankaŭ ekspozicioj ĉi tie pri specifaj aferoj de la militoj, inkluzive de "Vivo en la Tranĉeoj" kaj " La Holokaŭsto ".
En 2002 la muzeo malfermis la Norda Imperia Milita Muzeo (Imperial War Museum North) kiu estas filio en Manĉestro.
En 2022, la Imperia Militmuzeo Londono estis vizitita de ĉirkaŭ 685,000 homoj, post kiam la meza nombro da vizitantoj en la lastaj jaroj antaŭ la pandemio de KOVIM-19 estis ĉirkaŭ 1 miliono jare.