![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Imperiestra pingveno
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aptenodytes forsteri (Gray, 1844) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
![]() Ruĝe loĝejoj; verde reproduktejoj
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Imperiestra pingveno (Aptenodytes forsteri) estas la plej granda (plej alta kaj plej fortika) de ĉiuj pingvenoj. Ĝi estas la nura pingveno kiu reproduktiĝas dum la vintro en Antarktio, kie ĝi estas endemia. Nature, imperiestraj pingvenoj tipe vivas por 20 jaroj, sed iuj registroj indikas maksimuman vivdaŭron de proksimume 40 al 50 jaroj. La masklo kaj la ino estas similaj laŭ plumaro kaj grando, kaj atingas 122 cm de alto kaj pezas inter 22 kaj 45 kg. La dorso kaj kapo estas nigraj kaj tre klare limomarkita el la blanka ventro, estas ankaŭ palflava brusto kaj brilflavaj orelareaj makuloj.
Imperiestraj pingvenoj manĝas ĉefe krustacojn (kiel kriloj) kaj malgrandajn fiŝojn kaj ankaŭ cefalopodojn kiaj loligoj aŭ kalmaroj. Por ĉasado la specio povas resti submerĝe ĝis 18 minutojn, plonĝe al profundoj de ĝis 535 m. Ĝi havas kelkajn adaptojn por faciligi tion, kiaj nekutime strukturita hemoglobino kiu permesas funkciadon je niveloj de malmulta oksigeno, solidaj ostoj por malpliigi eblon de premovundo, kaj la kapablon malpliigi sian metabolismon kaj nuligi la neneprajn organismajn funkciojn.
La nura pingveno kiu reproduktiĝas dum la vintro en Antarktio, la Imperiestra pingveno marŝas 50–120 km sur la frosto al la reproduktaj kolonioj kiuj povas enhavi milojn da individuoj. La ino demetas ununuran ovon, kiu estas kovata de nur la masklo dum la ino revenas al la maro por manĝi; la gepatroj poste faras vicojn por manĝi mare kaj idozorgadi en la kolonio.