Impotenteco

Nokta ofero al Priapo; viro oferas porkon (maldekstre malsupre) por resaniĝi de sia impotenco (fresko de la Mistera Vilao en Pompejo).

Impotenteco aŭ erekta misfunkcio signifas (en la medicino) nekapablecon de la viro je penis-erekto, tenado de la erekta stato kaj je orgasmo. En pli larĝa senco, ĝi signifas nekapablecon je seksa ekscitiĝo. Pro pejorativa senco de la vorto impotenteco, kuracistoj ne ŝatas la vorton kaj uzas la esprimon erekta misfunkcio.

La erekta impotenteco povas okazi pro organaj aŭ psiĥaj kaŭzoj:

La erekta impotenteco aperas kun antaŭeniro de la aĝo, kiel promena malsano (ekzemple malsaniĝo de la prostato).

Ejakula impotenteco signifas, ke la viro ne povas atingi ĝis la orgasmo, kvankam aperas la erekto. La erekta stato daŭras longe, eĉ post la virina orgasmo. Tiun impotenteco kaŭzas ĉiam psiĥaj problemoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne