Ina Tautorat | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1944 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Hermann D. Tautorat ![]() |
Infano | Vera Tautorat ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Ina Tautorat (naskiĝis la 17-an de marto 1944 kiel Ina Seidemann) estas germana esperantistino. Ŝi ekde la 1970-aj jaroj kune kun sia edzo Hermann D. Tautorat (1944-1996) grave influis sukcesan evoluon kaj modernigon de la Esperanto-movado en Berlino per subteno de novtipa informado kaj instruado kaj instalo de renkontiĝejo por la Ĵaŭda Rondo kaj espoteko (Biblioteko kaj arkivo de Esperanto-Ligo Berlin - ELB) en la familia loĝejo en Berlin-Neukölln. El tiu evoluiĝis daŭra Esperanto-Centro, kiu funkciis en Falkstraße 25 ĝis 2005. Ina Tautorat estis prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin (1977-1991) kaj sekretario de la Loka Kongresa Komitato por la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino.[1] Ŝi estas delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA).