Indiana fluto

Amerindiana fluto farita de ĉefo Arthur Two-Crows, 1987

La indiana fluto (angle: Native American flute)sijotanka[1] aŭ amfluto, estas ligna blovinstrumento farita el du kungluitaj pecoj de kavigita ligno. La fluto havas tipan sonon, kaj ankaŭ estas uzata en novepoka muziko kaj mondmuziko. Komence la instrumento estis tre persone kaj estis ludata senakompane por resanigo, meditado, amindumado kaj spiritaj ritoj. Hodiaŭ ĝi estas ludata sole, kune kun aliaj instrumentoj aŭ kanto, aŭ kun registrita muziko. La indiana fluto estas ankaŭ transpona muzikinstrumento pro tio ke ĝia sono diferencas de la notacio.

  1. (eo) Kien vi iros? - Rafael Milhomem, Vinilkosmo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne