Industria Arkeologio (IA) estas la sistema studo de materiaj objektoj asociitaj kun la industria pasinteco.[1] Tiuj objektoj, kolektive referitaj kiel industria heredaĵo, inkludas konstruaĵojn, maŝinaron, artefaktojn, ejojn, infrastrukturon, dokumentojn kaj aliajn erojn asociitajn kun la produktado, fabrikado, ekstraktado, transporto aŭ konstruado de produkto aŭ vico da produktoj. La kampo de industria arkeologio enhavas vicon da disciplinoj inkluzive de arkeologio, arkitekturo, konstruo, inĝenieristiko, historia konservado, muzeologio, teknologio, urboplanado kaj aliaj specialaĵoj, por kunmeti la historion de antaŭaj industriaj agadoj.[2] La scienca interpretado de materia objekto ofte estas necesa, ĉar la skribaj dokumentoj de multaj industriaj teknikoj ofte estas nekompletaj aŭ neekzistantaj. Industria arkeologio inkludas kaj la ekzamenon de ekzistantaj strukturoj kaj ejojn kiuj devas esti studitaj per elfosado.[3]
La kampo de industria arkeologio ekestis dum la 1950-aj jaroj en Britio, en epoko kiam multaj historiaj industriaj ejoj kaj artefaktoj estis perditaj ĉie en tiu lando, inkluzive de la rimarkinda kazo de Arko Euston en Londono. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kun la ekkresko de naciaj kulturheredaj movadoj, industria arkeologio kreskis kiel aparta formo de arkeologio, kun forta emfazo al konservado, unue en Britio, kaj poste en Usono kaj aliaj mondopartoj. Dum tiu periodo, la unuaj organizitaj registradoj de nacia industria heredaĵo estis komencitaj, inkluzive de la Enketo pri Industriaj Monumentoj en Anglio kaj la Historia Usona Inĝenierika Registro en Usono.[4] Plie, kelkaj regionaj kaj naciaj IA-organizoj estis kreitaj, inkluzive de la nordamerika Society for Industrial Archeology (Societo por Industria Arkeologio) en 1971, kaj la brita Association for Industrial Archaeology (Unuiĝo por Industria Arkeologio) en 1973. En la sama jaro, la unua Internacia Konferenco pri la Konservado de Industriaj Monumentoj estis tenita ĉe Ironbridge en Shropshire.[5] Tiu konferenco kondukis, en 1978, al la formala fondo de The International Committee for the Conservation of the Industrial Heritage (La Internacia Komisiono por la Konservado de la Industria Heredaĵo) (konata kiel \"TICCIH\") kiel tutmonda organizo por la apogo al industria heredaĵo.[6] La membroj de tiuj kaj aliaj IA-grupoj estas ĝenerale varia miksaĵo de profesiuloj kaj amatoroj kiuj havas komunan intereson en reklamado de la studo, aprezo kaj konservado de industriheredaj resursoj.[2]