Indymedia

Indymedia
emblemo
organizaĵo
socia komunikilo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1999 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Indymedia (aŭ IMC t.e. angle Independent Media Center signifante centro de sendependaj amaskomunikiloj) estas "alternativa" interreta informagentejo, kiun konsistigas reto de sendependaj kolektivaĵoj, kies celo estas provizi al ĉiu ajn la liberecon verki kaj dissendi informon sen trudadoj nek cenzuro.

Ĝia devizo estas "pli bone ol malbeni la amaskomunikilojn, iĝu mem la amaskomunikilo!"

De antaŭ pluraj jaroj Indymedia Brazilo havis version en Esperanto, ek de decembro 2004 ankaŭ Indymedia Barcelono havis Esperantan eldonon. Ekde 2005 la belorusa Indymedia entenis kelkajn artikolojn esperantlingvajn.

La emblemo de Indymedia estas minuskla litero i, de kies punkto elradias ondoj; la litero estas kvazaŭ anteno aŭ elsendoturo. Ĉar en aliaj vikipedioj oni pridubas la liberan publikigeblon de la emblemo aŭ tute ne publikigas ĝin, ni rezignas montri ĝin. Ĝi videblas en la diversaj retejoj de Indymedia.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne