Inger Nilsson

Inger Nilsson
Persona informo
Inger Nilsson
Naskonomo Karin Inger Monika Nilsson
Naskiĝo 4-an de majo 1959 (1959-05-04) (65-jaraĝa)
en Kisa
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Anders Nilsson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
kantisto
sekretario Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1969– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Inger Nilsson kiel Pipi Ŝtrumpolonga en 1972
La aktorino en junio de 2011

Karin Inger Monica NILSSON (naskita la 4-an de majo 1959 en Kisa, komunumo Kinda en Östergötland) estas sveda aktorino.

Kiam ŝi aĝis 9, ŝi komencis sian aktoran karieron en la rolo de Pipi Ŝtrumpolonga, knabina figuro el infanlibroj de Astrid Lindgren, kun ruĝa peruko kaj survizaĝen pentritaj lentugoj. La unua filmo estis 13-parta televida serio reĝisorita de Olle Hellbom. La filma materialo de la televida serio ankaŭ prezentiĝis en formo de du unuaj kinejaj filmoj. En 1970 ŝi aktoris en du pliaj Pipi-filmoj de Hellbom kaj ankoraŭ en 1973 faris unu tian. En ĉiuj tiuj filmoj ŝi aktoris proksime kun Pär Sundberg kaj Maria Persson, kiuj ludis la amikojn Tomi kaj Anjo, gefratoj el najbara domo. La du knabinaj aktoroj estis 20 monatojn pli junaj ol Per, kvankam la tre energioplena Inger Nilsson ŝajnis esti iom pli aĝa ol li. Do la du knabinoj en ĉiuj filmoj (faritaj en la someraj monatoj) estas 9- ĝis 11-jaraj kaj Per estis 10- ĝis 12-jara. En 1970 Per kaj Maria por ĉiam ĉesis aktori, nur ĝis almenaŭ 1973 gaste partoprenis en publikaj prezentoj de la filmoj. Ankaŭ Inger nur reaktoris en aĝo de 30 jaroj, en 1989.

Ŝi kantis la kanton de la televidserio kaj de la filmoj en la sveda kaj finna. En la jaro 1978 ŝi registris sondiskon, sen venda sukceso.

Post siaj infanaj jaroj ŝi ne havis grandajn rolojn en teatro aŭ filmoj kaj ŝi preskaŭ ne laboris plu kiel aktorino en televidokino. Almenaŭ ĝis la unuaj jaroj de la 21-a jarcento ŝi laboris kiel kuracista sekretariino en Stokholmo[1]. Tamen, ŝi plu aktoradis ekde 1989. En 2000 la sviso Xavier Koller donis al ŝi rolon en sia filmo Gripsholm, bazita sur romano de Kurt Tucholsky. De la jaro 2006, ŝi aktoris en du televidserioj kaj unu mallonga filmo.

  1. Laŭ ŝia biografio ĉe imdb.com kaj ankaŭ laŭ informo de 2005 ĉe la sveda hd.se, jen arkivigita laŭ oktobro 2014, kaj en artikolo de la gazeto Vimmerby Tidning de decembro 2004, arkivigita laŭ majo 2014

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne