Inoue Kikuko

Inoue Kikuko
井上 喜久子
Naskonomo Kikuko Kumagai
Naskiĝo 25-an de septembro 1964 (1964-09-25) (60-jaraĝa)
en Jokosuka
Deveno Japanio Jokosuka, Kanagaŭa, Japanio
Ĝenroj J-popo
Profesio sejuo, rakontanto, kantaŭtoro
Parencaj
temoj
DoCo, Goddess Family Club
Retejo www.manbow.com
Persona informo
Naskonomo Kikuko Kumagai
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Honoka Inoue (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo japana voĉoaktoro
kantisto
rakontanto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.manbow.com/
vdr

INOUE Kikuko (japane: 井上 喜久子 [Inoue Kikuko]) estas populara japana sejuo rakontistino en filmoj kaj kantistino naskita la 25-an de septembro 1964 (kvankam ŝi kutimas deklari "mi aĝas 17"). Interalie, ŝi famiĝis en la kantantaj grupoj DoCo kaj Goddess Family Club. Ŝi edziniĝis kaj naskis filinon.

Inoue ofte envociĝas dignaj, deteniĝemaj, belaj, afablaj, mastrumemaj, maturaj personecoj. Ekzemple Belldandy, estas diino distingiĝanta per afabla, kompata kaj mastruma emo. Kasumi Tendo estas unuenaskita fratino kiu ekprirespondis hejmajn devigojn post la morto de sia patrino, kaj kiu ekvilibrigas la familian etoson rilate al la aliaj streĉaj kaj viglaj membroj. Notinde, Kasumi kaj Belldandy tre similas unu la aliajn ĉar ambaŭ plenumas mastrumadon en hejmo kies etoso minacas fulmotondri ĉiumomente. Ŝi ankaŭ rolis Rune Venus, princo kaj kapulo de sia propra lando.

Flanke, Inoue laŭokaze rolas pli seksaludajn ulinojn, kiel Corvette, dancistinoj kun rondemaj korpoformoj kiu ade amindumas Mimu, la juna heroino. En la hentaja OVA Ogenki Clinic, ŝi voĉas nimfomania flegistino. Ankaŭ, kiel Alv en Kiddy Grade, ŝi kverelis kun la aliajn fikciulojn multfoje.

Ŝi estas kelkfoje nomita de fanuloj "Onē-chan" (granda fratino japane) pro sia rolo kiel Kasumi Tendo en Ranma ½. Ŝi kredas ke estinte ŝi estis fiŝon kaj konsekvence elektis fiŝan simbolon.

Ŝi stelumis en almenaŭ tri animeoj de GONZO.

  • Alv (Kiddy Grade; 2002)
  • Mercédès de Morcerf (Gankutsuōu; 2004)
  • Sephiria Arks (Black Cat; 2005)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne