Instituto Leo Baeck | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
neprofitcela organizaĵo ![]() | |||||
Komenco | 1955 vd | ||||
Geografia situo | 40° 44′ 17″ N, 73° 59′ 38″ U (mapo)40.738009496942-73.993896043586Koordinatoj: 40° 44′ 17″ N, 73° 59′ 38″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Nov-Jorkio | ||||
Situo | Nov-Jorko | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Instituto Leo Baeck (ILB, angle Leo Baeck Institute, akronime LBI, germane Leo Baeck Institut, hebree מכון ליאו בק) estas sendependa esplor- kaj dokumenta institucio por la historio kaj kulturo de germanlingvaj judoj kun tri filiaj institutoj en Jerusalemo, Londono kaj Novjorko kun alia filio en Berlino [1][2].
Ĝi estis fondita en 1955 fare de Hannah Arendt, Martin Buber, Siegfried Moses, Gershom Sholem, Ernst Simon kaj Robert Weltsch kaj metis al sin la celon de science esplori german-judan historion kaj kulturon kaj konservi ilian heredaĵon. Tiamaniere, la ILB konscie sekvas la tradicion de Scienco de Judismo (Wissenschaft des Judentums) [3]. Ĝi estas nomita laŭnome de Leo Baeck, germana juda rabeno kaj akademiulo, kiu gvidis la liberalan (reforman) judan komunumon en Germanio antaŭ kaj dum la holokaŭsto, kaj estis prezidanto de la Reichsvertretung der Deutschen Juden (Regna Asocio de Germanaj Judoj). Post la starigo de la instituto li estis ĝia unua prezidanto [4][5].