Instituto Goddard de Kosmaj Studoj | ||
---|---|---|
laboratorio | ||
Komenco | majo 1961 vd | |
Geografia situo | 40° 48′ 20″ N, 73° 57′ 55″ U (mapo)40.805555555556-73.965277777778Koordinatoj: 40° 48′ 20″ N, 73° 57′ 55″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Situo | Manhatano | |
| ||
Agareo | ||
Fondinto(j) | Robert Jastrow vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Instituto Goddard de Kosmaj Studoj (angle NASA Goddard Institute for Space Studies, akronime GISS) en Universitato Kolumbio en Novjorko estas parto de la Tera-Suno-Observa Divizio ĉe la Goddard Space Flight Center kaj la Tera Instituto de la Universitato Kolumbio. La GISS precipe temigas esploradon pri mondvarmiĝo.
La instituto estis fondita fare de Robert Jastrow kaj komencis sian laboron en majo 1961. Komence ĝi estis limigita al kosmoesploro por subteni la Goddard-programojn. Tiutempe ĝi estis nomita la Goddard Space Flight Center Institute for Space Studies [1][2][3].
La esplorado ĉe GISS emfazas ampleksan studon de tutmonda ŝanĝo, kaj la naturaj kaj homfaritaj ŝanĝoj en la medio, kiuj influas la loĝeblecon de la tero. Tiuj efikoj povas okazi ene de tre malsamaj temposkaloj, de unufojaj efikoj kiel ekzemple vulkanaj erupcioj, ĝis laŭsezonaj kaj ĉiujaraj efikoj, kiel ekzemple El Niño, kaj plu ĝis jarmiloj por glaciepokoj.
La esplorado de la instituto kombinas analizon de ampleksaj tutmondaj datenoj (de grundaj stacioj kaj satelitdatenoj), tutmondajn modelojn de procezoj en la atmosfero, surtere kaj en la oceano. Studoj de la pasinta klimato sur la Tero kaj en la atmosferoj de aliaj planedoj disponigas kroman ilon en taksado de la ĝenerala kompreno de la atmosfero kaj ĝia evoluado.