Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo france Institut d’études politiques de Paris | |||
---|---|---|---|
publika universitato akademia eldonejo Grande école grand établissement (en) organizaĵo | |||
moto | Aux racines de l'avenir Radikoj de la estonto | ||
Informoj | |||
fondodato | 1872 | ||
fondinto(j) | Émile Boutmy | ||
speco | Grand établissement (EPSCP) | ||
lingvo(j) | franca, angla | ||
buĝeto | 173 milionoj da eŭroj[1] | ||
ŝtata subvencio | 80.5 milionoj da eŭroj[2] | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 51′ 15″ N, 2° 19′ 42″ O (mapo)48.8541722.328469Koordinatoj: 48° 51′ 15″ N, 2° 19′ 42″ O (mapo) | ||
lando | Francio | ||
urbo | Parizo | ||
regiono | Francilio | ||
areoj | Parizo (1871), Nancy (2000), Dijon (2001), Poitiers (2001), Menton (2005), Le Havre (2007), Reims (2009) | ||
Estraro | |||
prezidanto FNSP | Laurence Bertrand Dorléac | ||
direktoro | Jean Bassères (ad interim) | ||
Nombroj | |||
nombro de studentoj | 14 000[3] | ||
profesoroj-esplorantoj | 182[3] | ||
doktoriĝantoj | 550[3] | ||
diplomitoj/jaro | 1 400 (master)[1] | ||
nivelo | bakalaŭro+8 (doktoreco) | ||
Diversaĵoj | |||
fetiĉo | La liono kaj la vulpo | ||
aliĝinta al | Sorbono, "G16+"?? | ||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||
Listoj | |||
membro de | |||
| |||
filiita al | |||
vd | |||
filioj | |||
| |||
jura formo | public scientific, cultural or professional establishment vd | ||
| |||
La Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (france "Institut d'études politiques de Paris" aŭ "IEP de Parizo"), ofte kromnomita « Sciences Po » aŭ « Sciences Po Paris », estas grand établissement en la sektoro de sociaj sciencoj kaj internaciaj rilatoj. Ankaŭ estas instruoj pri juro, financo, regado de homrimedoj, komunikado, merkatado, ĵurnalismo, urboplanado. La lernejo estas fama pro sia instrukvalito kaj postuloj. La pruvo de tio estas la akcepta procento al la unua lernjaro, kiu estis nur 10 % por la lernkomenco de 2013.
Originanta de la ŝtatigo de la Libera Lernejo pri Politikaj Sciencoj, fondita en 1872 de Émile Boutmy, la IEP de Parizo havas la apartan statuson de "grand établissement", kio ebligas al ĝi tre elektan varbon. Ĝi estas unu el la naŭ Institutoj pri Politikaj Studoj en Francio. La Nacia Fonduso de Politikaj Sciencoj (FNSP) kaj la IEP de Parizo estas jure ligitaj kaj konsistigas la tuton nomitan "Sciences Po".
La IEP de Parizo partneras kun aliaj grandaj institucioj kiaj la Universitato McGill, la London School of Economics, la Universitato de Brita Kolumbio, laLibera Universitato Berlino, la Hertie School of Governance de Berlino, la School of International and Public Affairs de la Universitato Kolumbio, Columbia Law School, Harvard Law School, McGill University's Faculty of Law, la Lee Kuan Yew School of Public Policy de la Nacia Universitato de Singapuro, kaj de la universitato de Pensilvanio, la universitato Bocconi de Milano aŭ la Escola superior d'administració i direcció d'empreses (ESADE) de Barcelono.