Insulo Galiano | |||||
---|---|---|---|---|---|
insulo, setlejo [+] | |||||
| |||||
Akvejo | Pacifiko | ||||
Koordinatoj | 48° 55′ N, 123° 25′ U (mapo)48.9167-123.417Koordinatoj: 48° 55′ N, 123° 25′ U (mapo) | ||||
Ĉefa loko | Sturdies Bay | ||||
Plej alta punkto | Mount Galiano | ||||
- alteco | 312 m | ||||
Longo | 27,5 km (17 mi) | ||||
Larĝo | 6 km (4 mi) | ||||
Loĝantaro | 1 138 [+] | ||||
![]() |
|||||
Insulo Galiano | |||||
![]() |
|||||
Insulo Galiano estas unu el la sudaj Golf-Insuloj inter Vankuvera Insulo kaj la pacifika ĉeftero de Brita Kolumbio (Kanado). Situanta en la Georgia Markolo, ĝi estas 27,5 km-ojn longa, kun larĝeco inter 6 km kaj 1,6 km. Ĉe la okcidenta flanko de la insulo troveblas serio de sabloŝtonaj kavernoj. La insulo troviĝas nordokcidente de Insulo Mayne, nordoriente de Insulo Saltspring kaj sudoriente de Insulo Valdes. Ĝi estas parto de Ĉefurba Elektodistrikto G.
Insulo Galiano prenas sian nomon laŭ la hispana esploristo Dionisio Alcalá-Galiano, kiu esploris ĉi tiun regionon en 1792. La insulo tamen estas delonge priloĝata de homoj el la kulturgrupo de la Marbordaj Saliŝoj; indiĝenaj rubujoj trovataj ĉe Montague Harbour indikas ke homoj tie loĝas jam de 3000 jaroj. Laŭ la censo de 2001, sur Insulo Galiano plentempe loĝas 1.071 homoj. Pasintece galiananoj vivis de arborikoltado kaj fiŝkaptado, sed nuntempe ili plejofte vivas per provizado de servoj al turistoj kaj per artlaborado.
Inter la registaraj instancoj kiuj prizorgas la insulon estas federaciaj, provincaj kaj regionaj agentejoj kiel ankaŭ la Insula Kuratoraro, al kiu oni taskigis la faradon de leĝoj pri teren-uzado por "konservi kaj protekti" la insulon, precipe kiam temas pri evoluigado. Dum la plej granda parto de la dudeka jaro la duonon de la insulo posedis granda forstista entrepreno MacMillan Bloedel. Kiel rezulto, oni ne evoluigis Insulon Galiano tiel multe kiel la najbaraj insuloj. Kiam la entrepreno vendis siajn terenojn sur Insulo Galiano, publika debato pri evoluigado estiĝis, kaj la Insula Kuratoraro fiksis minimumojn je grandeco de terenparceloj por limigi evoluigadon.
Ĉiun trian jaron oni balotigas la loĝantaron de Insulo Galiano por decidi kiu estos la du kuratoroj de la insulo.