La Insurekcio de la 2-a de majo, okazinta en 1808, estas la nomo per kiu oni konas la okazintaĵojn de Madrido (Hispanio) tiutage, pro la popola protesto kontraŭ la situacio de politika malcerto generita post la Tumulto de Aranjuez. Subpremita la protesto fare de la napoleonaj trupoj estaj en la urbo, etendiĝis tra la tuta lando tajdo de proklamoj de indigno kaj publikaj alvokoj al armita insurekcio kio rezultos en la Milito de Hispana Sendependiĝo.